Alexander II, Alaxandair mac Uilliam aŭ Alasdair mac Uilleim (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1198, mortis la 6-an de julio 1249) estis reĝo de Skotlando de 1214 ĝis 1249. Li estas la sola virseksa filo de la reĝo Vilhelmo la 1-a kaj Ermengarde de Beaumont.
Frua vivo
Li naskiĝis en Haddington, Orienta Lothian. Li elspezis tempon en Anglio antaŭ ol sekvi al la trono post la morto de sia patro la 4-an de decembro 1214. Li estis kronita en Scone la 6-an de decembro en la sama jaro.
Reĝo de la Skotoj
En 1215, la jaro post lia kronado, la klanoj Meic Uilleim kaj MacHeths, obstinaj malamikoj de la Skota krono, ribelis; sed lojaluloj devigis rapide sufoki la ribelon.
Paco inter Henry la 3-a, la franca princo kaj Aleksandro sekvis, la 12-an de septembro 1217, kun la traktato de Kingston. Diplomatio cetere plifortigis la repacigon kun la geedziĝo de Aleksandro al la fratino de Henry, Joan de Anglio, la 18-an aŭ la 25-an de junio 1221.
Joan mortis en marto 1238 en Essex. Alexander edzigis sian duan edzinon, Marie de Coucy, la sekvanta jaro je la 15-a de majo 1239. Ili havis unu filon, la estonta Aleksandro la 3-a, naskiĝinta en 1241.
Minaco de invado de Henry en 1243 provizore interrompis la amikajn rilatojn inter la du landoj; sed la akurata ago de Alexander por anticipi lian atakon kaj la malvolo de la anglaj baronoj por milito, devigis lin fari pacon la sekvanta jaro en Newcastle. Alexander nun okupiĝis pri sekurigi la Forajn Hebridojn, kiuj ankoraŭ ŝuldis nominalan apartenon al Norvegio. Li multfoje provis intertraktadojn kaj aĉeton, sed sen sukceso.
La angla kronikisto Matthew Paris en sia Chronica Majora priskribis Aleksandron kiel rufharulo.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander II of Scotland en la angla Vikipedio.