Lia patro Roman Petroviĉ Belajev estis pastro de Rusa Ortodoksa Eklezio. Li kune kun edzino Nadeĵda Vasilievna havis tri gefilojn. Fratino Nina mortis junaĝe pro sarkomo kaj frato Bazilo dronis estinte studanto de bestokuraca universitato. Ekde 1895 ĝis 1901 Saĉjo studis laŭ volo de lia patro en loka seminario. Tamen li tiam revis pri teologio kaj pli preferis jurosciencon. Li ĝin studis en Demidov Jura Liceo situanta en Jaroslavlo. En 1906 li iĝis diplomita juristo kaj komencis labori kiel advokato en Smolensk.
Baldaŭ lia konateco grave plialtiĝis kaj ĉi tio donis al li altajn honorariojn.
En 1916 lin ekatakis terura malsano - osta tuberkulozo, ĝi enlitigis lin por 6 jaroj. Kuracado ne sukcesis, tial lia juna edzino Anna rifuzis flegi kaj forlasis lin.
Denaske aktiva optimisto kaj brava gajulo Belajev ne perdis vane tempon en la malsanulejo: li studis fremdajn lingvojn (inter ili Esperanton[mankas fonto]) kaj multe legis.
Ekde 1923 ĝis 1930 li loĝis en Moskvo, tie li laboris en diversaj oficejoj.
Ekde 1931 li loĝis en Leningrado kaj poste en urbo Puŝkin situanta proksime. Tie la malsano progresis kaj reenlitigis lin.
En Leningrado okazis rendevuo de Belajev kun brita angla verkisto Herbert Wells vizitinta Sovetunion en 1934. Kelkaj ties verkoj ankaŭ apartenis al sciencfikcia ĝenro. Tiam Wells jam tralegis angle du librojn de Belajev kaj tre laŭdis sian rusan samideanon.
Septembre de 1941 la urbon okupis germania armeo kaj baldaŭ la invadintoj kunprenis parton de literatura arkivo de la verkisto. Alian parton lia familio sukcesis kaŝi.
La 6-an de januaro1942 Aleksander Belajev mortis pro malsato en okupita urbo Puŝkin (Leningrada regiono). Dum vintro la kadavro troviĝis en loka malvarma kapelo. Liaj familianoj petegis serviston de urba Kazana tombejo enterigi la korpon printempe en ĉerko ĉar ili devis esti ekzilitaj al Germanio februare. Tiu efektivigis sepulton, sed pro malfavoraj militaj kondiĉoj preciza loko ne estas konata. La 1-an de novembro1968 oni metis memorŝtonon sur supozeblan tombon.
Familio
La verkisto estis trifoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Anna, la dua Vera. Ambaŭ virinoj ne havis infanojn. La tria edzino Margarita Konstantinovna Magnuŝevskaja (Belajeva, 06.09.1895 – 24.09.1982) naskis du filinojn: Ludmila (15.03.1925 – 19.03.1931) travivinta nur ses jarojn kaj Svetlana naskita en 1929.
Literatura kariero
Aleksander Belajev verkadis dum dekses jaroj ĝismorte. Lia unua fantasta romano "Kapo de profesoro Dowell" estis publikigita en 1925 en "Ĵurnalo por laboristoj". La lasta verko "Ariel" aperis en 1941. Kelkajn liajn librojn oni eldonis kun pseŭdonomoj: "A.Rom", "A.Roms", "Rom", "A.Romanoviĉ", "Arbel", "B.A.", "Nemo" k.a. en rusa kaj multaj naciaj lingvoj.
Laŭ kalkuloj de iuj spertuloj el 50 liaj fantastaj hipotezoj oni jam realigis 18[mankas fonto].