Albert Edward Styler

Albert Edward Styler
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1865 (1865-12-28)
Morto 25-an de junio 1928 (1928-06-25) (62-jaraĝa)
en Beachy Head
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
lingva instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Albert Edward STYLER [stajler] (naskiĝis la 28-an de decembro 1865 en Feckenham; mortis la 25-an de junio 1928 en Eastbourne) estis angla esperantisto kaj instruisto de lingvoj.

Li aŭskultis prelegon de Mudie la 31-an de oktobro 1913 kaj du monatojn poste eldonis originalan skizaron: En la Montoj. En 1914 aperis En la Dolomitoj (plejparte poemoj) kaj bona traduko de In Memoriam (Tennyson).

Verkoj

Recenzoj

Pri En la Montoj

Citaĵo
 Jen bonega libreto, skribita kun mirinde delikata tuŝo. Kaj imagu nur! La aŭtoro lernis Esperanton nur du monatojn antaŭ ol skribi ĝin. La verketo konsistas el originalaj skizoj pri vojaĝoj en la Tirolaj montoj. Sed S-ro Styler ne estas vulgara turisto. Ne sufiĉas al li rigardi kaj priskribi la pentrindecon de nuboj kaj montoj, de valoj kaj glaciejoj, aŭ sekvi la piedbatitan vojstrekon de la amatora turisto. Ne, nia aŭtoro estas tipo de vojaĝanto, kiu celas koni la koron de la popolo de lando vizitata. Por penetri en la koron de fremda popolo, antaŭ ĉio estas necesa simpatio, ĉar fremdula aroganteco starigas ĥinajn murojn de antipatio. Abunde tiun simpation S-ro Styler posedas. Jen, ekzemple, li vidas alproksimiĝi sur la monta vojo maljunulinon malriĉe vestitan...
“Ŝi paŝas singarde malsupren, portante la multepezan ŝarĝon da fojno. Klinante la kapon, kaj plektinte la manojn, ŝi marŝas malrapide, egalmezure, memorigante al mi iun belan pentraĵon, kiu prezentas Kriston portantan sian krucon. “Stranga komparaĵo!” mi meditis; “sed estas vere. Ŝi portas sian krucon, la krucon de malfacila, senĉesa laboro....”

La maljunulino subite sveninte falas teren. La vojaĝanto rapidas helpi ŝin, kaj, rekonsciiginte ŝin, portas ŝian pezan ŝarĝon ŝvitante al ŝia dometo en la montoj. Ankaŭ atestas pri la sama spirite la amikeco kun la naiva, bonkora studento Fritz Bufler. Mi tre dezirus citi el la libro pri tiu amikligo, sed pro neeviteblaj limoj mi devas turni la leganton al la libreto mem. Unu ĉapitro estas dediĉita al “ Lingva kaj Literatura Studado!” ; en tiu nia aŭtoro meditas pri la psikologiaj sekvoj de la studado de lingvoj. Por plene ĝui tiun studadon, li diras, “ni ne devas nin sklave enĉenigi per niaj naciaj antaŭjuĝoj, per la ideoj kaj opinioj de nia sekcio de la vasta homaro...ni devas pretiĝi por rigardi multajn aferojn el nova vidpunkto.” S-ro Styler estis dum multaj jaroj studanto de lingvoj. Esperanto rondekompletigis lian sperton.

“Ĝis nun la slava literaturo estis por mi preskaŭ nekonata; ĉar, kiel la plej multaj lingvistoj,

mi ne ŝatis tradukaĵojn, kaj eĉ la plej bonaj francaj tradukoj de TolstojTurgenjevGorkij malplaĉis al mi. Sed la esperantaj tradukoj, per ia magia forto, min forportis spirite ĉe la Rusoj, Poloj, Kroatoj; ĉe la Finnoj, Bosnianoj, kaj eĉ Tungusoj.”

La stilo de la libreto estas entute bonega. La verkinto tre prudente ne superŝutis la tekston. per superfluaj radikoj. Efektive li estas, laŭ mia opinio, eĉ iomete tro ŝparema en tiu rilato; ekz.: sur p: 11, li uzas [tiel]; p. 12,“ vi rulfalos en profundaĵon ” (abismon) ; “indece” (digne). Tio kompreneble ne estas kulpo ; sed mi persone preferus la vortojn montritajn inter krampoj. Kelkaj tre bonaj vortkombinoj estas la jenaj: p. 22, “kanto iravibriga” (thrilling); p. 22, “nenia bruaĉo...nemia homa ilaĵo” (eddy, whirl, bustle); p. 16, “ maljunuloj en reinfaneco”” (in second childhood); p. 20, “la banĉambro estis speco de ormetejo” (lumber room). Aliflanke, la sekvantaj, ŝajnas al mi, estas aŭ rektaj eraroj aŭ nekonsilindaj formoj: p. 10, “signilo” (signo, aŭ signalo); p. 20, “banilo'” (bankuvo aŭ banujo); “dissekcio” (sekco aŭ dissekco); “ĝojfesto”’ (festo) — aŭ iam okazis funebro-festo? La senco de la frazo (p. 6) “ la radikoj...aliformas ŝtonon je tero” ne estas klara - ĉu tio signifas aliformas ŝtonon en teron? Fine, sur p. 35 troviĝas erara uzo de participo: “Jen vastega floso, entenante (entenanta) tutan familion.” La leganto nepre aĉetu la libreton 
— NOREMAC. La Brita Esperantisto - Numero 104, Aŭgusto (1913)

Pri En la Dolomitoj

Citaĵo
 Niaj amikoj, kiuj jam legis la antaŭan libreton de tiu ĉi aŭtoro, En la Montoj, legos kun eĉ pli granda plezuro tiun ĉi novan verketon. Ŝajnas al mi, ke liaj lingvaj flugiloj akiris nun plialtan gradon de firmeco kaj pli ritme pulsas nun tra la aera profundo de liaj pensoj.

Mallongaj poemoj konsistigas duonon de la libreto; kaj mi, kiu ordinare malŝatas Esperantan poeziaĵon, legis ilin kun plezuro, precipe “ La batalkampo de l' arboj ” kaj “ Floroj de malbono.” Tamen estas lokoj, kie la senco ne estas tre klara por ĉiuj legantoj, ekzemple en la verso el “ Krepusko,” jena: “ Nun ree mi la ŝiman Kriston trovis” Kku ne legis En la Montoj, tiu ne povos diveni, kio povas esti Sima Kristo. La aludo estas pri ŝima krucifikso troviĝanta en voja

kruciĝejo, kie la rakontanto ekvagis sur malĝusta vojo. La prozaĵo “ La Lingva Diino ”' estas ĉarma fe-rakonto, tre taŭga pro legado en la familia rondo ; sed por dece voĉ-legi ĝin la leganto bezonas la kapablon elparoli la antikvan anglan, la latinan, la francan, la germanan, la hispanan, la italan kaj, kompreneble, la Esperantan lingvon. Kore mi gratulas S-ron Styler, ke li jam la duan fojon gajnis la Prezidantan Premion, kaj ankoraŭ pro tio, ke li aldonis al nia Esperanta literaturo legindan originalan verketon. 
— A.E.W.La Brita Esperantisto - Numero 114, Junio (1914)