Alajos Schuller

Alajos Schuller
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1845 (1845-09-17)
en Peŝto
Morto 20-an de aprilo 1920 (1920-04-20) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1868)
Universitato Eötvös Loránd (–1871)
Universitato de Hajdelbergo (–1872) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto
kemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alajos Schuller [alajoŝ ŝuler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schuller Alajos estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1880, ordinara en 1891) de Hungara Scienca Akademio.

Alajos Schuller [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1845 en Pest (urbo). Li mortis la 20-an de aprilo 1920 en Budapeŝto.

Biografio

Alajos Schuller frekventis gimnazion, poste teknikan universitaton en Buda ekde 1863. Li plulernis unu jaron en Heidelberg kie li lernis de Gustav Robert Kirchhoff, poste li revenis al la origina universitato por instrui en 1872. Li strebis multe por altigi nivelon de la instruado. Li pensiuliĝis en 1916.

Verkaro (elekto)

  • A súly és hő állítólagos összefüggéséről (1875)
  • Önműködő higany légszivattyú (1881)
  • Theorie der Elektrolyse (1899)
  • Chemiai physica (1905)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!