Aladár Tóth akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1926, poste li laboris unu jaron en la universitata instituto, fine en la kliniko. Li akiris ankaŭ kirurgian kaj otorinolaringologan diplomojn. Li edziĝis en 1932. Inter 1932 kaj 1975 li estis ĉefkuracisto en hospitalo de Makó. En 1944 li estis arestita nelonge.
Memorigiloj
memortabulo (en 1991), statuo (en 1996) kaj strato (ekde 1990) en Makó