Fonto povas aperi en karsto, kiam la surfaca akvo sorbiĝas en la teron, iĝante grundakvo, kiu poste povas flui tra ŝtonaj poroj, fendetoj, aŭ kavernoj.
Se la tavolo da terkrusto, en kiu akvo trairas, (tiel nomata grundakvejo) kontaktas la ternivelon, okaze de terkavo, talvego, pliiĝo de deklivo aŭ fosado, grundavo elfluas. Povas esti nur ŝvitiĝo, malsekejo, malgranda marĉo. Sed, se la grundakvejo estas tie limigita de netralasivaj tavoloj, povas esti lokalizata elfluo, aŭ eĉ ŝpruco.
La hidrogeologio povas klasi la akvofontojn en variaj tipoj.
Akvofonto povas esti daŭra (kontinua) aŭ nedaura (nekontinua). Nekontinuaj, ekzemple, estas la karstaj fontoj. Akvo cirkulas rapide en karsta grundakvejo, kaj fontoj povas esti abundaj kaj nedaŭraj.
Klasifiko
La akvofontoj estas ofte klasifigataj laŭ iliaj debito, la plej akvodonaj, tiuj, kiuj donas almenaŭ 2800 litrojn en sekundo (L/s), estas tiel dirataj "Unua grando"
grando
debito (L/s)
1a grando
2800
2a grando
280 al 2 800
3a grando
28 al 280
4a grando
6,3 al 28
5a grando
0,63 al 6,3
6a grando
63 mL/s al 630 mL/s
7a grando
8 al 63 mL/s
8a grando
malpli ol 8 mL/s
0 grando
nenia fluo (estinta/historia fonto)
Ĥemia komponado
La akvo trairinte rokojn povas dissolvi mineralojn. Pro tio, akvo de fonto estas ofte vendata en botelo kun la (ofte trompa) nomo de mineralakvo.
Akvofonto kiel vivmedio
La vivmedio en fonto (tiel nomata Krenalo[1], el la greka κρήνη, = fonto), karakteriziĝas per :
malgranda vario de la akva temperaturo, kaj dumtage, kaj dumjare
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.