Airbus Defendo kaj Kosmo (angleAirbus Defence and Space) estas parto de Airbus respondeca pri defendo kaj aerkosmaj produktoj kaj servoj. La dividado estis formita en januaro 2014 dum la entreprena restrukturado de European Aeronautic Defence and Space (EADS), kaj konsistas el la antaŭaj Airbus Military, Astrium, kaj Cassidian sekcioj[1]. Ĝi estas la dua plej granda kosma kompanio de la mondo post Boeing kaj unu el la plej bonaj dek defendokompanioj en la mondo[2].
Airbus Defendo kaj Kosmo havas ĝian entreprenan ĉefsidejon en Ottobrunn, Germanio kaj estas estrita de Michael Schoellhorn[3]. La firmao havas kvar programliniojn: Militaviadiloj (estrita de Alberto Gutiérrez), Kosmaj Sistemoj (estrita de Jean-Marc Nasr), Komunikado-Inteligenteco-Sekureco (estrita de Evert Dudok) kaj Senpilotaj Aeraj Sistemoj (estrita de Jana Rosenmann). Kun ĝia ĉeesto en 35 landoj, la firmao laborigas 40,000 homojn el 86 naciecoj[4] kaj kontribuas al 21% de Airbus-enspezoj[5].