La entrepreno Adria Airways estas, en internacia komparo relative malgranda, slovenia flugkompanio kun sidejo en Ljubljano. Ekde la 18-a de novembro 2004 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance". La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 1,14 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj dispondas pri 14 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[1].
La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon JP; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas ADR.
Notoj
Eksteraj ligiloj