Adler-Glaĉero (germane: Adlergletscher) estas relative malgranda glaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La longeco de la glaĉero estas proksimume 3 km, ĝia averaĝa larĝeco 1 km. Ĝia havas surfacon de proksimume 2,5 km² kaj volumenon de proksimume 0,3 km³.
Priskribo
La estiĝloko de Adler-Glaĉero troviĝas ĉe la Adlerpasejo sur la Jugo inter Rimpfischhorn kaj Strahlhorn je proksimume 3800 m super la marnivelo, kie ankaŭ ekzistas konekto kun la Allalin-Glaĉero. Ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj la glacilango estis ligita kun la granda Findel-Glaĉero, sed pro la glaĉerretiriĝo kaŭzita de la tutmonda varmiĝo nun (en la jaro 2007) la lango de la Adler-Glaĉero finiĝas je alteco de proksimume 2950 super la marnivelo. La degelakco de Adler-Glaĉero fluas en mallonga rivero al Findel-Glaĉero kaj malaperas sub ĝi nutrante kune kun la degelakvo de Findel-Glaĉero la rivereton Findelbach.
Eksteraj ligiloj