Adel Safar (arabe عادل سفر, naskiĝis en 1953) estas siria politikisto. Ekde la 3-a de aprilo 2011 li estas la ĉefministro de Sirio - antaŭe li de 2003 estis nacia ministro pri agrikulturo kaj agraraj reformoj. Adel Safar reprezentas la politikan partion Baazo.
La 18-an de majo 2011 la registaro de Usono ordigis frostigi liajn bankkontojn kaj tiujn de ses pliaj superuloj de Sirio, interalie de la ŝtata prezidanto Baŝar al-Asad.