Acquarossa estas komunumo de la Komunumaro Acquarossa kaj la Distrikto Blenio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1816 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Acquarossa situas en la centro de la Valo de Blenio, proksimume 20 kilometrojn sude de Belinzono. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Acquarossa, Altaniga, Castro, Comprovasco, Corzoneso, Cumiasca, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 61,59 km², de kiuj 56,2% estas kovritaj de arbaro, 21,3% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Acquarossa limas en nordo al Blenio, en oriento kaj sudo al Serravalle, kaj en sudokcidento al Sobrio, kaj en okcidento al Faido.
Trafiko
Tra Acquarossa pasas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans la Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinio laŭlonge de la kantona ĉefvojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Lottigna datiĝas el la jaro 1201 kiel Lotingnia. Ĝis komenco de 2004 Acquarossa estis frakcio de la komunumo Lottigna. Kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj de la Komunumaro Acquarossa, tio estis Castro, Corzoneso, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco estis kunigitaj al la nova komunumo Acquarossa.[3]
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj