La Emirlando Abudabio (Imārat Abu-Dabi aŭ Imārat Abu-Zabi; arabeإمارة أبوظبي) estas la plej granda kaj grava emirlando en konsisto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi situas ĉe la bordo de la Persa Golfo. Abudabio okupas 67.350 km², kio estas ĉirkaŭ 87 % de la teritorio de UAE, ĝia loĝantaro estas pli ol 1,0 miliono. La ĉefurbo estas samnoma kiel la emirlando, aliaj urboj estas: Al-Ajn, Ĝebel-Dana, Ruveis, Bu-Hasa.
En la municipo en regiono Al Dhafra la 1-an de aŭgusto2020 ekfunkciis la unua en la araba mondo nuklea stacio Barakah, kies plena kapacito atingos 5600 mWt. Ĝi provizos 25% de la elektro de UAE.
Ĉefurbo
La ĉefurbo Abudabio situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro.