ABE Kobo (naskiĝis la 7-an de marto, 1924 en Tokio, mortis la 22-an de januaro, 1993 samloke) estis japana verkisto. Liaj verkoj plenas de sento simila al tiu de la Absurda Teatro, li estas iel iu Franz Kafka aŭ Samuel Beckett de Japanio.
Listo de verkoj
En Esperanto aperis
- La invaduloj, notoj kaj epilogo. Tradukis Konisi Gaku. - En: Postmilita japana antologio, paĝoj 145–171.
- Ruĝa kokono (novelaro). Tradukis Hayasi Kenn. Inkluzivas jenajn novelojn.
- Ruĝa kokono
- Inundo
- Magia kreto
- Entrepreno
- Mano
- Vivo de poeto
- Insido de Plutono
Eksteraj ligiloj