A Song of Ice and Fire
|
|
romanserio
|
Aŭtoroj
|
Aŭtoro |
George R. R. Martin
|
Lingvoj
|
Origina lingvo |
Angla
|
Lingvo |
usona angla lingvo
|
Eldonado
|
Eldondato |
1996
|
Eldonejo |
Bantam Books
|
Ĝenro |
fantasto • alta fantasta fikcio
|
Loko de rakonto |
Reĝa Surteriĝejo • Uestio • Essos • Sothoryos • Ultos
|
Honorigoj |
NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books
|
Partoj |
|
• Ludo de Tronoj • Kolizio de Reĝoj • Ŝtormo de Glavoj • Festeno por Korvoj • Danco kun Drakoj • La Ventoj de Vintro • Sonĝo de Printempo vd
|
|
|
A Song of Ice and Fire (Esperante: Kanto de glacio kaj fajro) estas serio de fantastaj romanoj verkita de George R. R. Martin. Li komencis skribi ĝin en 1991 kaj la unua libro estis publikigita en 1996. Ĝi origine devis esti triopo, sed nun ekzistas kvin volumenoj kaj du pliaj libroj estas planitaj.
La rakonto okazas en fikcia mondo, en la mezepokeca civilizo de la kontinentoj Westeros kaj Essos. Ĉiu ĉapitro estas rakontata laŭ la vidpunkto de unu rolulo. Tri ĉefaj intrigoj intermiksiĝas: nobelaj familioj militas por regi Westeros; iom post iom aperas minaco de supernaturaj estaĵoj vivantaj trans glacia murego norde de Westeros; Daenerys Targaryen, ekzilita filino de murdita reĝo, strebas reveni al Westeros kun drakoj por repreni la feran tronon.
La serio spertis grandan sukceson en la tuta mondo, kaj la libroj estis tradukitaj al pli ol 20 lingvoj. Ĝi estis adaptita al pluraj medioj, inter kiuj la plej fama estas la televidserio Game of Thrones.
Listo de libroj
Vidu ankaŭ