La aŭstralia virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Aŭstralion, en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo interalie en la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo de 2007 atingis la kvaronfinalon (la rondon de lastaj ok teamoj), kaj en la Azia Virina Futbal-Ĉampionado - en kiu ĝi nur ekkonkurencis en 2006 en 2010 atingis la 1-an pozicion … antaŭe la teamo konkursis en la Oceania Virina Futbal-Ĉampionado, en kiu tamen estas malpli da fortaj teamoj ol en la azia turniro. Krome la teamo atingis la kvaronfinalon en la Somera Olimpiko 2004.
Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Tony Gustavsson, kaj la teamestro estas Sam Kerr. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (68) atingis Sam Kerr kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (164) kadre de la teamo partoprenis la futbalisto Clare Polkinghorne.