En geometrio, la 11-ĉelo (aŭ dekunuĉelo) estas mem-duala plurĉelo, kvar-dimensia abstrakta regula hiperpluredro. Ĝiaj 11 ĉeloj estas duon-dudekedroj. Ĝi havas 11 verticojn, 55 laterojn kaj 55 edrojn. Ĝia geometria simetria grupo estas la projekcia speciala lineara grupo L2(11) de ordo
660. Ĝia simbolo de Schläfli estas {3,5,3}.
La abstrakta 11-ĉelo enhavas la saman kvanton de verticoj kaj lateroj kiel la 10-dimensia 10-simplaĵo, kaj enhavas trionon de ĝiaj 165 edroj. Tial ĝi povis esti desegnita kiel regula figuro en 11-spaco, kvankam ĝiaj duon-dudekedraj ĉeloj devus esti deklivaj (ĉelaj verticoj ne kuŝas en unu 3 dimensia subspaco).
Ĝi estis esplorita de Branko Grünbaum en 1977, kiu konstruis ĝin per kunigo de duon-dudekedroj, po tri al latero ĝis la fermita formo. Ĝi estis sendepende esplorita de H. S. M. Coxeter en 1984, kiu studis ĝian strukturon kaj simetrio en pli profunde.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- Peter McMullen, Egon Schulte, Abstract Regular Polytopes - Abstraktaj regulaj hiperpluredroj, Cambridge University Press, 2002. ISBN 0-521-81496-0
- Coxeter H.S.M., A Symmetrical Arrangement of Eleven hemi-Icosahedra - Simetria ordigo de dek unu duon-dudekedroj, Annals of Discrete Mathematics - Analoj de diskreta matematiko 20 p. 103–114.
Eksteraj ligiloj