En 1947, la 11-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en San-Paŭlo kun aliĝo de 463 personoj el dek du subŝtatoj de Brazilo; la Organiza komitato estis: Prezidanto, Alcindo Brito; Ĝenerala sekretario, Oswaldo Leite de Moraes; 1-a Sekretario, René Ventura Salles; 2-a Sekretario, Geraldo de Azevedo; 3-a Sekretario, Amélia Levy; kaj Kasisto, Azália Machado Dias. Ĉar la prezidanto Alcindo Brito, antaŭ la kongreso, pro persona motivo lasis la postenon, Chiquinha Rodrigues bonvole akceptis ĝin; ŝi estis tre konata kaj influa persono, kvankam ŝi ne parolis Esperanton ŝi sukcesis apogon de oficialaj instancoj kaj eĉ IBGE – Instituto Brazila pri Geografio kaj Statistiko aliĝis al la evento kaj eldonis belan turisman broŝuron nomatan “Urbo San-Paŭlo”. La Polico disponigis tri busojn por ekskursoj al Santos kaj Campinas; la Poŝto instalis servon kun specialaj stampoj en la kongresejo; ĉe galerio Prestes Maia estis malfermita ekspozicio, kiu dum dudek du tagoj estis vizitata de proksimume 10.000 personoj.