Șuștra [ŝuŝtra] (hungare: Sustra) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Timișoara. En 1910 ĝi havis 842 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 451 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1517 (laŭ aliaj 1717). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Topolovățu Mare.
Fonto
Eksteraj ligiloj