Štrbské Pleso situas en Altaj Tatroj en Slovakio kaj enhavas komercajn kaj loĝajn konstrŭaĵojn ĉirkaŭ glaĉera lagoŠtrbské pleso (nomo de la lago enhavas minusklan "p") kaj relative malgranda artefarita lago Nové Štrbské pleso farita en 1900. Ĝi situas je proksimume 1346 metroj super la marnivelo. Ĝi havas proksimume 200 loĝantojn.
Štrbské Pleso komencis sian historion en 1872 kiam Jozef Szentiványi ("el S-ta Johano," 1817-1906, nobelulo el najbara vilaĝo Liptovský Ján, originale: Sv. Ján, "S-ta Johano") konstruis ĉasan loĝejon apud la lago Štrbské pleso.
Štrbské Pleso estas parto de komunumo de vilaĝo Štrba. Ĝi estis parto de komunumo Vysoké Tatry ekde 1947 ĝis 2007. Ĝi estis redonita al Štrba ja la 1-a de januaro 2008 laŭ decido de la supra tribunalo de la 14-a de aŭgusto de 2007.