Kiel ŝtupoj de teruro en Jáchymov estas en amaskomunikiloj[1][2] porokaze markataj lignaj ŝtupoj, kiuj en la unua duono de 1950-aj jaroj kunigis jáchymovanŝakton Svornost kaj samnomatan tendaron konstruita en deklivo super la mineja ŝakto. Temis pri 270 krutaj lignaj ŝtupoj, kiujn devis ĉi tieaj militkaptitoj, respektive punitoj superi dum vojo en laboron kaj precipe el laboro reen en la tendaron. La ŝtupo superis akran ascendon en dislimiĝo 25–28°, do ili havis proksimume 50 procentan deklivon al ebenaĵo.[3] El la devena ŝtuparejo ĝis nuntempo nenion konserviĝis. Sed ĉirkaŭ la jaro 2000 estis sur loko de la devena ŝtuparejo trafikigita ilia ligna kopio, kiu estas konsisto de Instrupado Geheno de Jáchymov.
Mauthausenaj ŝtupoj
Terminologie malfeliĉa estas markigo Mauthausenaj ŝtupoj, kiuj ankaŭ iam aperas en amaskomunikiloj. Ĝi nome malplivalorigas la verajn ŝtupojn de morto en naziakoncentrejoMauthausen, sur kiuj malliberuloj mortis aŭ pro pezo de permane suprenportataj ŝtonaj kvadroj, eventuale ili estis ĵetitaj suben pro sadisma ĝojo de ĉi tieaj gardistoj. La falo en la profundaĵojn de la mauthausena minejo signifis certan morton.[4][5] La ŝtupoj ĉe la tendaro kaj minejo Svornost neniam estis uzataj per tia maniero.[6]
Nuntempo
La unua novepoka kopio de la ligna ŝtuparejo estis konstruita fare de Minista societo Barbora ĉirkaŭ la jaro 2000. Sed la kopio ne estis retenata, do la ŝtuparejo iom post iom disfalis kaj surkreskis de flugema verdaĵo. La nova kopio estis je kelke da jaroj pli poste establita de societo PolitičtíVězni.cz helpe de pluaj institucioj kaj unuopuloj.