Temas pri malgranda specio 33 al 38 longa, kun mallonga kolo, longeca flava beko kaj flavaj kruroj.[1] La masklo estas uniforme helbruna (ruĝecbruna) supre, kaj sablokolora sube kaj ĉe flugilkovriloj. La ino kaj la junulo estas helbrunaj (ruĝecbrunaj) ĝenerale kun blankaj makuletoj supre, kaj blanka strieco sube. Dumfluge, ĝi montras nigrajn flugoplumojn kaj voston.
Kutimaro
Ties reprodukta habitato estas malfermaj herbejoj, marĉoj, rizkampoj kaj kareksejoj, ankaŭ ĉe sekaj arbustaroj. Ili povas esti malfacile videblaj pro sia kaŝema vivostilo kaj karekseja habitato, sed tendencas aperi krepuske, kiam ili povas esti vidata grimpanta preskaŭ katece serxe de predoj. Ili manĝas fiŝojn, ranojn, krabojn kaj insektojn. Reproduktado okazas izole. La nesto estas je malpli ol unu metron supergrunde kaj ĉe akvo bone kamufla inter altaj herboj. La nesto estas konstruita el tigoj de sekaj herboj kaj kovrita kaj de herboj kaj de sekaj folioj. La ino demetas 3 al 5 ovojn. Kovado daŭras 16 al 18 tagojn.
Ĝi estas disvastigata tra ampleksa teritorio- La Ŝrenkena botaŭro estas taksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.