Ŝoseo Entuziastov (Moskvo)

Ŝoseo Entuziastov ("Ŝoseo de Entuziasmuloj", ruse Шоссе Энтузиастов) estas unu el ĉefaj radiaj ŝoseoj de Moskvo. Ĝi situas oriente de Moskvo en Sud-Orienta kaj Orienta arondismentoj. Ĝi komenciĝas ĉe la placo Rogoĵskaja Zastava kaj post la Moskva cirkla aŭtovojo kontinuiĝas kiel aŭtovojo M7 "Volga" Moskvo - Vladimir - Niĵnij Novgorod - Ĉeboksari - Kazano - Ufa; Ŝosse Entuziastov estas nomataj ankaŭ partoj de la vojo en urboj Balaŝiĥa kaj Noginsk (Moskva provinco).

Nomo

Antaŭe ĝi estis nomita Vladimira ŝoseo (de la urbo Vladimir). En 1919 la ŝoseo estis alinomita honore al la entuziasmuloj — revoluciuloj kaj politikaj prizonuloj, kiuj iris al siberiaj ekzilejoj laŭ ĉi tiu vojo dum la cara reĝimo.

Transporto

Aŭtobusoj: 7, 15, 20, 36, 46, 83, 125, 131, 133, 141, 211, 214, 237, 254, 702, 730, 759.
Trolebusoj: 30, 45, 53, 68.
Tramoj: 8, 12, 24, 32, 34, 36, 37, 46, 50.
Metroo: ĉe Ŝoseo Entuziastov situas metrostacioj:

Vidu ankaŭ

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!