La ŝanhaja lingvo aŭ dialekto (ĉina simpligita: 上海话, ĉina tradicia: 上海話, pinjino: shànghǎihuà, la ŝanhaja: [zɑ̃̀hɛ́ ɦɛ̀ɦò]), ankaŭ konata kiel la Hu lingvo aŭ dialekto (ĉina simpligita: 沪语, ĉina tradicia: 滬語, pinyin: hùyǔ, la ŝanhaja: [ɦùɲỳ]), estas variaĵo de la Vua parolata en la centraj distriktoj de Ŝanhajo kaj ĉirkaŭaj lokoj. Ĝi klasifikiĝas je parto de la Ĉinotibeta lingvaro. La ŝanhaja, kiel alia variaĵoj de Vua, ne estas reciproke komprenebla kun aliaj variaĵoj de la ĉina, kiel la norma ĉina.[1]
La ŝanhaja apartenas al la Tajhu Vua subgrupo kaj enhavas vortaron kaj esprimojn el la tuta regiono Taihu Wu de suda Ĝjangsuo kaj norda Ĝeĝjango. Kun preskaŭ 14 milionoj da parolantoj, la ŝanhaja estas ankaŭ la plej granda variaĵo de Wu. Oni uzas ĝin por interkomunikado trans la tuta regiono de la Jangzia Riverdelto.
La ŝanhaja havas multajn vokalojn [i y ɪ ʏ e ø ɛ ə ɐ ɑ ɔ ɤ o ʊ u] (dek du el kiuj estas fonemoj) kaj konsonantojn. Kiel aliaj dialektoj de la Tajhu Vua, la ŝanhaja havas voĉajn komencliterojn [b d ɡ ɦ z v dʑ ʑ]: nek la kantona nek la nordĉina havas voĉajn plozivojn aŭ afrikatojn. La ŝanhaja tonaro estas ankaŭ grave malsama de aliaj variaĵoj de la ĉina, pli simile al la japanaj akcentoj, kun du-tona kontrasto (alta kaj malalta), ol al lingvoj kun kontura tono kiel la nordĉina aŭ la kantona.
Sonoj
Laŭ la ĉina silaba strukturo, ŝanhajaj silaboj dividiĝas en komencaĵojn kaj finaĵojn. La komencaĵo estas la unua parto de la silabo, la finaĵo sekvas la komencaĵon. La ŝanhaja ankaŭ havas tonojn.
La transskriboj uzataj supre estas ĝeneralaj, kaj oni rimarku la jenon pri vera elparolo:[2]
/u, o/ estas similaj elparole, malsamete en la rondeco de la labioj ([ɯ̽ᵝ, ʊ] respektive). /i, jɛ/ estas ankaŭ similaj elparole, malsamete en vokala alteco ([i, i̝] respektive). Ĉi tiuj du duopoj estas kuniĝintaj en junaj generacioj.
Multaj el junaj generacioj diftongigas la sonojn /e, ɤ/ al [ei, ɤɯ].
Ŝanhaja havas kvin fonetike distingeblaj tonoj por unuopaj silaboj elparolataj izole. Tiuj tonoj estas montrataj jen kun ĉaŭ-nomoj. Pri mezĉina tongrupoj, la "jin"-tonkategorio havas tri tonojn ("jinŝang" kaj "jinĉju" kuniĝis al unu tono), kaj la "jang"-tonkategorio havas du tonojn ("jangping", "jangŝang", kaj "jangĉju" kuniĝis al unu tono).[5]
Kvin ŝanhajaj tonoj kun mezĉinaj kategorioj
平
上
去
入
52 (T1)
34 (T2)
44ʔ (T4)
14 (T3)
24ʔ (T5)
Tonkunmetaj ŝanĝoj
Tonkunmetaj ŝanĝoj (en multaj lingvoj nomataj "sandhi") estas procezo, en kiu apudaj tonoj ŝanĝiga multe en konektita elparolado. Simila al aliaj dialektoj de la norda vua, la ŝanhaja havas du tipojn de tonkunmeta ŝanĝo: vorta kaj fraza.
Vorta tonkunmeta ŝanĝo en la ŝanhaja estas maldekstre-forta, kaj montras regadon de la unua silabo al la sono de la tuta vortgrupo. Rezulte la tonoj de silaboj krom la plej maldekstra silabo havas neniun efikon al la tono de la vortgrupo. Oni nomas tiun efikon tonetendo (T1-4) aŭ tonmovo (T5, escepte de 4- kaj 5-silabaj kunmetaĵoj, kiuj povas sperti kaj etendo kaj movo). Jen la eblaj tonkombinaĵoj:
Valoroj de maldekstre-fortaj tonkunmetaj ŝanĝoj
Tono
Unu silabo
Du silaboj
Tri silaboj
Kvar silaboj
Kvin silaboj
T1
52
55 22
55 44 22
55 44 33 22
55 44 33 33 22
T2
34
33 44
33 44 22
33 44 33 22
33 44 33 33 22
T3
14
11 44
11 44 11
11 44 33 11
11 44 33 22 11
T4
44
33 44
33 44 22
33 44 33 22
33 44 33 22 22
T5
24
11 24
11 11 24
11 22 22 24
22 44 33 11
11 11 11 11 24
22 44 33 22 11
Ekzemple, du silaboj de la vorto Ĉinio, elparolate unuope, havas tonojn T1 kaj T4: /tsʊŋ˥˨/ kaj /kwəʔ˦/. Tamen, elparolate kune, la T1 de /tsʊŋ/ etendas al la kunmetaĵo rezultante en /tsʊŋ˥kwəʔ˨/. Simile, la silaboj de komuna vorto por malsaĝa estas: /zəʔ˨˦/ (T5), /sɛ˥˨/ (T1), and /ti˧˦/ (T2). Tamen, kune ili montras la T5-movon, en kiu la unuasilaba T5 moviĝas al la fina silabo en la grupo: /zəʔ˩sɛ˩ti˨˦/.[4]:38–46
Fraza tonkunmeta ŝanĝo estas dekstre-forta, kaj montras dekstran silabon tenantan sian tonon, kaj maldekstran silabon ricevantan meznivelan tonon laŭ la devena tono. Jen la eblaj tonkombinoaĵoj:[4]:46–47
La ŝanhaja ne havas skribsistemon. Kutime oni uzas hanziojn (la ĉinan skribon) por skribi la signifon de la ŝanjahaj vortoj, sed la leganto devas interpreti la deziratajn ŝanhajajn vortojn. La ŝanhaja foje estas malformale skribita uzante samsonajn vortojn: "limono" (níngméng), skribate 檸檬 en la norma hanzio, povas skribiĝi 人門 (persono-pordo; rénmén en norma pinjino) en la ŝanhaja; kaj "flava" (黄; huáng) povas skribiĝi 王 (reĝo; kaj wáng en norma pinjino) anstataŭ la norma hanzio 黃. Tiuj ĉi ne havas la saman sonon en la ĉina normlingvo (la mandarena) , sed ja havas la saman sonon en la ŝanhaja. Ankaŭ ekzistas samsonajn vortojn en la ĉina normlingvo, kiuj ne estas samsonaj en la ŝanhaja, ekzemple 做, 作 and 坐, ĉiuj zuò en la ĉina normlingvo.[6][7]
Latinigo de la ŝanhaja estis unue kreita de protestantaj anglaj kaj usonaj misiistoj dum la 1800-aj jaroj, inkluzive Joseph Edkins.[8] Oni uzis tiun latinigan sistemon ĉefe por tradukoj de la biblio, aŭ por angla-ŝanhajaj vortaroj por helpi la fremdaj misiistoj lerni la ŝanhajan. Sistemo de fonetikaj simboloj similaj al ĉinaj hanzioj nomata "Nova fonetika karaktero" kreiĝis de usona misiisto Tarleton Perry Crawford.
Komunaj vortoj kaj frazoj
Rimarku: Ĉina skribo por la ŝanhaja ne estas norma kaj estas montrata nur kiel ekzemplo. Internacia fonetika alfabeto estas por la meztempo de la moderna ŝanhaja lingvo (中派上海话), kiel parolata de personoj havantaj inter 20 kaj 60 jaroj.
↑Zhu, Xiaonong S. Shanghai Tonetics. Lincom Europa, 1999, p. 14-17.
↑ 4,04,14,2Zhu, Xiaonong (2006). A Grammar of Shanghai Wu. Lincom.
↑Chen, Zhongmin. Studies in Dialects in the Shanghai Area. Lincom Europa, 2003, p. 74.
↑Wm. V. Hannas. (1997) Asia's orthographic dilemma. University of Hawaii Press, p. 20. ISBN 0-8248-1892-X. “Non-Mandarin speakers take their own shortcuts, such as 王 (Shanghai) wang "king" for 黃 wang "yellow" (pronounced Huáng in Mandarin) or 人門 (Shanghai) ningmeng (lit.) "person" and "door" for 檸檬 ningmeng "lemon," not to mention hundreds of unique forms and usages devised popularly that have no application to Mandarin at all. There is nothing new about this phenomenon. For at least two millennia, there have been two orthographies in China: the one formally sanctioned by lexicographers and the state, and a popular tradition used informally by people in their everyday lives.”.()