La loko laŭdire ŝuldas sian fondon kaj nomon al svedaj elmigrintoj kiuj fuĝis al Prusio komence de la 10-a jarcento kaj ekloĝis kiel kolonianoj ĉe ambaŭ bordoj de Vistulo. Germanlingva preĝejo de Sankta Maria estis konsekrita ĉi tie en 1198. En la 12-a/13-a jarcento, la loĝloko estis la centro de loka princlando de la samborida dinastio. Kastelo jam ekzistis ĉi tie ĉe la fino de la 12-a jarcento en strategia loko proksime de la rivero Schwarzwasser (nun pole Wda) ĵus antaŭ ĝia enfluejo en la Vistulon.
En 1309, Schwetz kun la ĉirkaŭaĵo venis al la Germana Ordeno. En 1338 Schwetz estis levita al urbo laŭ juro de la Germana Ordeno. En 1410, la la Germana Ordeno spertis gravan malvenkon en la Batalo de Tannenberg (Grunwald) kontraŭ la kombinita armeo de Pollando kaj la Grandduklando Litovio. Ĉar la ordeno rezistis la sekvan sieĝon de Marienburg, la malvenko havis neniujn teritoriajn efikojn en Pomerio. La ribelo de la germanlingva Prusaj Biendomoj kontraŭ la ordeno en 1440 kaŭzis la eksplodon de la Dektrijara Milito de Urboj (1453–1466). Post dua pactraktato de la 19-a de oktobro 1466, Schwetz kune kun la urboj de la Prusa Konfederacio venis al la aŭtonoma germanlingva Reĝa Prusio, kiu libervole metis sin sub la patronecon de la Krono de Pollando. La teritorio Reĝa Prusio havis multajn privilegiojn en la reĝlando kaj dum la sekvaj tri jarcentoj konservis sian kulturan aŭtonomecon.
Post severa inundo en 1858, la urbo estis restarigita en iom pli levita loko. Ekonomia evoluo estis signife plibonigita per la ligo al la fervoja reto en 1888. Komence de la 20-a jarcento, Schwetz havis protestantan preĝejon, du katolikajn preĝejojn, sinagogon, kastelruinon, iaman monaĥejon de Sankta Bernardo (poste uzata kiel psikiatria hospitalo), mezlernejon, agrikulturan vintran lernejon, energicentralon, distriktan juĝejon kaj kelkajn komercajn entreprenojn.
Post la Unua Mondmilito, Schwetz devis esti cedita al la Dua Pola Respubliko en 1920 je nova poligita formo Świecie pro la ordonoj de la Traktato de Versajlo kun la celo starigi la Polan Koridoron. Alvojaĝis novaj polaj civitanoj, sed la malnovaj germanaj urbanoj restis kaj la loĝantaro dum la sekva kvaronjarcento estis dulingva.