La ekoregiono kongruas kun la IBRA-regiono "Warren".
Priskribo
Situante en la sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio, ĝia difina karakterizaĵo estas ampleksa altarba arbaro de kari-eŭkalipto (Eucalyptus diversicolor). Tiu ĉi estas subtenata de tratranĉita, monteta tereno, kun modere malseka klimato. La kari-eŭkalipto estas valora konstruligno kaj multe de la kari-arbaro estis ekspluatata, sed malpli ol triono estis senarbarigata por agrikulturo. Agnoskite kiel biogeografia regiono laŭ la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio, kaj kiel tersupraĵa ekoregiono fare de la Monda Natur-Fonduso, ĝi unue estis difinata de Ludwig Diels en 1906.
La ekoregiono estas difinita kiel la marborda sablebenaĵo inter Kabo Naturaliste kaj Albeno. Etendiĝante de la oceano ĝis la rando de la altebenaĵa Jilgarn-Kratono, por la plej granda parto de ĝia amplekso ĝi povas esti adekvate priskribata kiel la tero ene de dek kilometroj de la marbordo norden de Point D'Entrecasteaux; aliflanke, ĝi etendas sin enlanden preskaŭ ĝis Nannup kaj Manjimup.
Ĝi havas areon de proksimume 8 300 da kvadrataj kilometroj, igante ĝin proksimume 2,7% de la sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj, 0,3% de la subŝtato, kaj 0,1% de Aŭstralio. La ekoregiono estas limtuŝata en la nordo kaj oriento per la IBRA-regiono Jarrah Forest[1] . Multe de la regiono estas neloĝata, sed ekzistas kelkaj urboj kun multnombra loĝantaro, precipe Margareta River, Augusta, Pemberton, Walpole, Denmark kaj Albeno. La ekoregiono havas montetan topografion, kaŭzitan de du faktoroj: la subkuŝanta geologio, kiu konsistas el foldita metamorfa roko de la Komplekso Leeuwin kaj arĥaikagranito de la Orogezeo Albeno-Frasero; kaj la dissekcio de riveroj kiaj ekzemple Blakvudo, Vareno, Ŝanono kaj Franklando.
La okcidenta etendaĵo de la regiono situas en Kresto Leeuwin Naturaliste, 80 kilometrojn longa strio de marborda kalkŝtono pinte de kresto el granito, kun ampleksa kavernsistemo[2]. Ekzistas kelkaj grundotipoj, inkluzive de firma argila grundo, laterita grundo, lesivita sabla tero kaj holocenaj maraj dunoj [3][4].
Klimato
La ekoregiono havas moderan mediteranean klimaton. Ĝi havas la plej altan precipitaĵon de la subŝtato, kun jara pluvfalo de 650 al 1500 milimetroj, kaj mallongan sekan sezonon de nur tri al kvar monatoj[4].
Klimata Tabelo por Pemberton, urbo en la ekoregiono
La karakterizan vegetaĵaron de la ekoregiono konstituas la kari-eŭkalipto, kun alto de 90 m la plej alta arbo en Aŭstralio, asociata kun Eucalyptus brevistylis, E. jacksonii kaj E. guilfoylei. La kari-eŭkalipto havas densan subarbaraĵon de herboj, arbustoj kaj arbedoj kiaj ekzemple Kennedia coccinea. La plej gravaj plantfamilioj estas la fabacoj (inkluzive de la visterio), la orkidacoj, la mimozedoj, la mirtacoj kaj la proteacoj [2].
La kari-arbaro troviĝas sur profunda lomo, kaj kovras preskaŭ duonon de la ekoregiono. Kvankam tre humida en vintro, ĝi ne estas konsiderata kiel pluvarbaron ĉar la seka sezono ekskludas la establadon de karakteriza pluvarbara subarbaraĵo de epifitoj, hepatikoj, filikoj kaj muskoj. Kelkaj pluvarbaraj relikvoj tamen estas troveblaj, aliflanke, kiaj ekzemple Anthocercis sylvicola, Cephalotus follicularis kaj Podocarpus drouynianus[2].
La pli malbonaj, lateritaj grundoj, proksimume kvarono de la regiono, estas okupataj de mezalta arbaro de ĵarah-eŭkalipto, kiu povas atingi alton de 40 m, kaj de ĝis 60 m alta Corymbia calophylla. Aliaj signifaj vegetaĵarformoj inkludas malaltan duonarbaron de ĵaraho kaj de Banksia-specioj (8%); duonarbaron aŭ arbedaron de Agonis flexuosa sur holocenaj maraj dunoj (5%); kaj marĉojn kiuj subtenas kareksojn (5%) aŭ malaltajn duonarbarojn de melaleŭko (4%) [1].
Nuntempe (2007), la ekoregiono povas enhavi 1 865 da indiĝenaj vaskulplantaj specioj, kaj plie 419 da naturalizitaj enmetitaj specioj. La endanĝerigata flaŭro de la ekoregiono konsistas el 28 da specioj; krome estas 160 da specioj estintaj deklaritaj maloftan kaj prioritaran flaŭron pere de la Ministerio por Medio kaj Naturprotekto [6].
La ekoregiono estas konsiderata unu el la plej gravaj centroj de planta endemiismo en sudokcidenta Aŭstralio. Same kiel la tri supre nomitaj endemiaj eŭkalipto-specioj, aliaj specioj endemiaj en la ekoregiono inkludas Corymbia ficifolia. La areo ĉirkaŭ Albeno estas aparte riĉa je endemioj kiaj ekzemple Cephalotus follicularis[2].
Kiel en la cetero de la koncerna biodiverseco-riĉaĵejo, ekzistas sufiĉe malalta diverseco de birdospecioj. La endemiismo estas simile malalta, ĉar la plej multaj sudokcident-aŭstraliaj birdospecioj estas vivejĝeneralistoj kun larĝa disvastiĝo. Esceptoj estas la okula stagonopleŭro (Stagonopleura oculata) kaj la blankbrusta eopsaltrio (Eopsaltria georgiana) (petroicedoj), kiuj ambaŭ troviĝas nur en la kari-arbaro; Dasyornis longirostris (Dasyornithidae), la nigragorĝa cinklosomo (Psophodes nigrogularis nigrogularis) kaj Pezoporus wallicus flaviventris, ĉiuj el kiuj vivas en la vegetaĵaro de la ekoregiono; kaj la bruema atrikornito (Atrichornis clamosus), kiu preferas densvegetaĵarajn erozisulkojn [2]. Aliaj arbarbirdoj estas Glossopsitta porphyrocephala.
La dolĉakvaj fluoj de la ekoregiono entenas nur malaltan faŭnodiversecon, sed multe de ĝi estas tre endemia. Kelkaj ranospecioj estas endemiaj aŭ preskaŭ tiel, inkluzive de Geocrinia vitellina, Geocrinia alba, kaj Spicospina flammocaerulea. Endemiaj dolĉakvosenvertebruloj inkludas vermojn de la familioPhreodrilidea, kaj kankro de la genrojCherax kaj Engaewa[2].
Referencoj
↑ 1,01,1angleBeard, J. S. and B. S. Sprenger (1984). “Geographical Data from the Vegetation Survey of Western Australia”.
angle Berry, Christopher 1987 : The history, landscape and heritage of the Warren district, Shire of Manjimup
angle Hopper, Steven D.; Keighery, G. J. and Wardell-Johnson, G. 1992 : Flora of the karri forest and other communities in the Warren Botanical Subdistrict of Western Australia, Department of Conservation and Land Management, Occasional Paper 2/92, 1–32
angle Thackway, R and I D Cresswell 1995 : An interim biogeographic regionalisation for Australia : a framework for setting priorities in the National Reserves System Cooperative Program, Version 4.0, Australian Nature Conservation Agency, Reserve Systems Unit, Canberra, ISBN 0-642-21371-2
angle Wardell-Johnson, G. and P. Horwitz 1996 : Conserving biodiversity and the recognition of heterogeneity in ancient landscapes: a case study from south-western Australia, Forest Ecology and Management, 85, 219–238.