En la Biblio la ĥaldeoj estas konataj kiel "detruintoj de Jerusalemo" kiun ili konkeris en (597) kaj forportis loĝantojn.
Rilate Ĥaldeojn la Biblio (Genezo 11, 27-32) diras ke Abrahamo ricevis la ordonon de la Sinjoro forlasi sian teron ĝuste en ĥaldea teritorio komprenigante, eble, ke li estis membro de tiu etno.[1]
Ili estis precipe astronomoj (ĥaldeo signifis "scianto pri la steloj") sed ankaŭ erare kromnomataj "ĉarlatanoj kaj divenistoj". Tiusence ĥaldeo estas uzata en la libro de Danielo (4, 2). Klasikaj verkistoj substrekantate tian astrologian aspekton, montras por ili ne multan estimon: Horacio diras ke ili perdas tempon dum Cicerono rimarkigas ilian obskurecon en astrologiaĵoj.
Kiel la Sabeoj ili estis bredistoj, terkultivistoj kaj paŝtistoj. Ili veneris ĉielajn diojn antropomorfigitajn.
↑Spertuloj pri la bibliaj sciencoj opinias ke la nuna versio de la rakonto naskiĝis ĝuste en la tempo de la ekzilo kaj ke eble al judoj ne malplaĉis kredi ke iliaj praavo originis ĝuste el Mezopotamio.