Ĝibraltara pundo
|
valuto • konstanta kurzo • pundo
|
Ŝtato: |
Ĝibraltaro
|
Subdivido: |
100 pencoj
|
Kodo laŭ ISO 4217: |
GIP
|
Mallongigo: |
Gib£
|
Ŝanĝokurzo |
1 brita pundo = 1 GIP (fikse)
1 eŭro = 0,8873 GIP
(la 25-an de oktobro 2010)
|
1/2 quart 1842
|
|
La Ĝibraltara pundo estas la nacia valuto de la brita transmara teritorio Ĝibraltaro. Unu pundo estas dividita je cent pencoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas GIP. Per difino, unu ĝibraltara egalvaloras al unu brita pundo.
Ekde la jaro 1927 en Ĝibraltaro aldone al moneroj kaj monbiletoj de la brita pundo cirkulas apartaj ĝibraltaraj monbiletoj kaj ekde la jaro 1988 ankaŭ apartaj moneroj.
Historio
Ĝis 1802 en Ĝibraltaro estis uzata propra valuto, la ĝibraltara realo. Ekde tiam estis periodo de miksa uzo de ĝibraltaraj, hispanaj kaj britaj pagiloj; en 1825 la situacio iom simpliĝis, ĉar la hispana realo estis ligita al la brita pundo (je rilatumo de 8 realoj al 4 ŝilingoj kaj 4 pencoj (0,21667 pundoj)).
Ekde 1872 nur la hispana valuto estis laŭleĝa pagilo en Ĝibraltaro, sed la hispana-usona milito ege malpliigis ĝian valoron, do oni transiris al la brita valuto. Dum multaj jaroj Ĝibraltaro simple uzis britajn monerojn kaj monbiletojn; kiel dirite en 1927 resp. 1988 ĝi komencis eldoni proprajn biletojn resp. monerojn.
Kiam Britio ŝanĝis sian pundon al la dekuma sistemo en 1971, ankaŭ Ĝibraltaro faris same. Do neniam ekzistis ĝibraltaraj ŝilingaj moneroj.
En 2011 Ĝibraltaro eldonis novan serion de bankbiletoj[1]. Ili montras antaŭe la anglan reĝinon Elizabeto la 2-a kaj dorse motivojn de Ĝibraltaro.
Notoj
Eksteraj ligiloj