Ĉielo kaj infero
|
|
filmo
|
Originala titolo
|
天国と地獄
|
Originala lingvo
|
japana lingvo
|
Kina aperdato
|
1963, 1 mar. 1963, 26 nov. 1963
|
Ĝenro
|
drama filmo, nigra filmo, novnigra filmo
|
Kameraado
|
Asakazu Nakai, Takao Saito
|
Reĝisoro(j)
|
Kurosawa Akira
|
Produktisto(j)
|
Ryūzō Kikushima
|
Scenaro
|
Hideo Oguni • Kurosawa Akira
|
Filmita en
|
Japanio
|
Loko de rakonto
|
Jokohamo
|
Muziko de
|
Masaru Sato
|
Rolantoj
|
Mifune Toshiro • Tatsuya Nakadai • Isao Kimura • Shimura Takashi • Minoru Chiaki • Kyōko Kagawa • Tsutomu Yamazaki • Takeshi Katō • Susumu Fujita • Kamatari Fujiwara • Kin Sugai • Eijirō Tōno
|
IMDb
|
|
Ĉielo kaj infero aŭ Supre kaj malsupre (天国と地獄, Tengoku to Jigoku?, laŭvorte "Ĉielo kaj infero" kaj en angla High and Low) estas pripolica prikrima filmo de 1963 reĝisorita de Akira Kurosawa, en kiu stelulas Toshiro Mifune, Tatsuya Nakadai kaj Kyōko Kagawa. Tiu filmo estas iom bazita sur la romano de 1959 nome King's Ransom (Kidnapo de reĝo) de Ed McBain.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Kompaniestro Kingo Gondo (Mifune), post kunsido en la entrepreno, alvenas hejmen kaj anoncas al sia familio, ke li pretas ekkontroli la kompanion, nome "National Shoe Company", aĉetante majoritaton. Tiun saman nokton li ricevas telefonalvokon. Iu asertas esti kidnapinta lian filon kaj postulas 30 milionojn da enoj por lia liberigo.
Surprize la filo de Gondo aperas hejme ĉar la kidnapisto estis kidnapinta erare la filon de la ŝoforo anstataŭe. Tio ne ŝanĝas la sintenon de la kidnapisto kiu plue postulas la elaĉeton kaj minacas murdi la infanon. Tial Gondo dubas ĉu uzi sian monon por ekkontroli la entreprenon aŭ por savi la infanon konduke al sia propra ruino.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Historio
Kurosawa estis konsilinta Toho aĉeti la kinrajtojn de King's Ransom, romano pri kidnapo verkita de usona verkisto kaj scenaristo Evan Hunter, sub lia pseŭdonimo Ed McBain, kiel unu el lia serio "87th Precinct" de krimlibroj. La reĝisoro intencis krei verkon kondamnanta kidnapon, kion li konsideris unu el la plej hororaj krimoj. La suspensofilmo, titolita Ĉielo kaj infero, estis filmita dum la lasta duono de 1962 kaj publikigita en Marto 1963. Ĝi rompis la rekordon de Kurosawa en biletvendado (nome tria filmo en serio kiu tion faris), iĝis la plej enspeziga japana filmo de tiu jaro, kaj ricevis entuziasmajn recenzojn. Tamen, tiu atingo estis iom tristigita kiam, ironie, la filmo estis sekvita de tajdo de kidnapoj kiuj okazis en Japanio ĉirkaŭ tiu tempo (li mem ricevis kidnapminacojn adresitajn al lia juna filino, Kazuko). Ĉielo kaj infero estas konsiderata de multaj komentistoj inter la plej fortaj verkoj de la reĝisoro.[1][2][3][4]
Notoj
Bibliografio
- Bock, Audie (1978). Japanese Film Directors. Kodansha. ISBN 0-87011-304-6.
- Galbraith, Stuart, IV (2002). The Emperor and the Wolf: The Lives and Films of Akira Kurosawa and Toshiro Mifune. Faber and Faber, Inc. ISBN 978-0-571-19982-2.
- Goodwin, James (1994). Perspectives on Akira Kurosawa. G. K. Hall & Co. ISBN 978-0-8161-1993-6.
- Kurosawa, Akira (1983). Something Like an Autobiography. Tradukita de Audie E. Bock. Vintage Books. ISBN 978-0-394-71439-4.
- Prince, Stephen (1999). The Warrior's Camera: The Cinema of Akira Kurosawa (2nd, revised ed.). Princeton University Press. ISBN 978-0-691-01046-5.
- Richie, Donald (2001). A Hundred Years of Japanese Film. Kodansha International. ISBN 978-4-7700-2682-8.
- Yoshimoto, Mitsuhiro (2000). Kurosawa: Film Studies and Japanese Cinema. Duke University Press. ISBN 978-0-8223-2519-2.
Eksteraj ligiloj