Ĉernivca provinco estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Dum decembro 2005 tie vivis pli-malpli 909.000 loĝantoj. La plej grandaj urboj estas Ĉernivco (Чернівці), la administra centro, kaj Ĥotino (Хотин).
La provinco estas la ukraina parto de la historia regiono Bukovino. Sude ĝi limas kun Rumanio kaj Moldavio. Antaŭ la unua mondmilito la regiono apartenis al Aŭstrio-Hungario, inter la du mondmilitoj al Rumanio.