Ödön Krompecher [krompeĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krompecher Ödön estis hungara kuracisto, patologo, profesoro, framasono, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1915). Lia filo estis György Korompay.
Ödön Krompecher [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1870 en Hungara reĝlando en Poprád (nuntempa Poprad en Slovakio). Li mortis la 26-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto.
Biografio
Ödön Krompecher doktoriĝis en universitato en Budapeŝto en 1894. En la sama jaro li edziĝis kaj eklaboris. Komence li okupiĝis pri esplorado. En la sekva jaro li prelegis en Basel, poste li plulernis en Parizo. Hejmenveninta en 1902 li okupiĝis precipe pri esplorado de kancero, ofte sur la haŭto, sed li ankaŭ instruis en Universitato de Budapeŝto. Li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro en 1914. Li ŝatis ankaŭ la ornitologion kaj filozofion. Li sinmortis pro nekuracebla malsano. Li ricevis premiojn inter 1901-1926.
Verkaro (elekto)
- Die mehrfache indirekte Kernteilung (1895)
- az emlő tömlős megbetegedései
- A madarak énekéről Pri kanto de la birdoj)
- A Krompecher család története (Historio de la familio Krompecher) (1926)
Memorigiloj
Fontoj