Òscar Puig i Cánovas (Sabadell, 1959) estas kataluna komputisto kaj esperantisto. Li estas la filo de Llibert Puig i Gandia. Li aktivis en Hispana Esperanto-Junulara Societo ekde 1977 kaj fariĝis redaktoro de ties HEJS-Bulteno. En 1985 li fariĝis la unua prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo. En 1986 kaj 1987 li estis prezidanto de Centro de Esperanto Sabadell. Li estas kunfondinto de Kataluna Esperanto-Asocio, en kiu li havis diversajn gvidajn postenojn. Li kunfondis ankaŭ la katalunan sekcion de la Internacia Humanitara Organizo Espero kaj aktivadis en ĝi. Inter 2019 kaj 2024 li prezidis Katalunan Esperanto-Asocion.
Referencoj