Árpás [ArpAŝ] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Tét. La loknomo estas hungare: hordea.
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo kaj fervojo, laŭ flankovojo, laŭ maldekstra flanko de Rába. Tie estas ponto, grava trapasejo kaj ne tro for estas trapasejo tra Marcal.
Historio
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La romianoj tie fondis urbon Mursella. La unua mencio devenis el 1030 pri la vilaĝo. En la mezepoko peĉenegoj gardis la limon. En 1251 katolika preĝejo konstruiĝis omaĝe al Sankta Jakobo. En 1594 la turkoj detruis la vilaĝon.
En Árpás migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas Preĝejo de Sankta Jakobo (Árpás), kapelo omaĝe al Johano Nepomuko kaj sonorilturo.