Árnafjørður troviĝas piede de profunda fjordo, nomita Árnfjarðarvík, ĉe la orienta bordo de Borðoy. En 1875, forlasita norvega ŝipo, plena je granda kvanto da ligno, vage algrundiĝis al Árnafjørður. La ligno estis vendita per aŭkcio kaj, pro tiu subita eksceso, la prezo de ligno signife malgrandiĝis. Tio estis ege malkutima okazaĵo en lando, kie lignon oni ofte devis altpreze importi.